Afazio

Afazio (el la greka: αφασία, aphasia, senparola) estas perdo de la parolkapablo, sen paralizo de la langaj muskoloj. La vorto estis kreita en 1864 de Armand Trousseau.

Afazio estas kaŭzita de lezo en la maldekstra cerboparto.

Afaziologio okupiĝas pri diagnozo kaj kuracado de afazio.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy